lundi 23 décembre 2013

KOTONA GAZETO numero 7

KOTONA GAZETO 
2013-12- 23     numero 7

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Preparlaboroj de KOKo
Nia KOKo ne korerikas, sed laboregas. Ghi kunvenis por labori je jenaj datoj :
La unuan de decembro
La okan de decembro
La dekkvinan de decembro kun Zamenhofa Festo
La dudekduan de decembro

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por la ekskursoj ni estas bonshancaj, char membro de KOKo Sébastien Essou estas profesia turismfakulo. Li organizas niajn ekskursojn kaj transportojn.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nia enlanda informkampanjo komencighis. Ekde vendrede la 20an de decembro anonco aùdighas che Radio Topka en tre aùskultata momento : 19 : 45.
Por la rilato al amaskomunikiloj ni estas bonshancaj, char la prezidanto de KOKo Privas Tchikpe rilatas al ili profesie regule, konas la lokajn uzojn kaj povas trafe elekti, al kiu kiam kiel disdoni la informojn.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nia informkampanjo al eksterlando, al la movado, antaùvidas diversajn skajpkunvenojn kun Germanio, Francio kaj Svislando. Jam tiel ni povis babili kun Koreio kaj Pollando, ni ne chiam povas vidi kaj aùdi unu la alian en ambaù direktoj, foje mankas la bildo.. tamen la retkonekto estas tre bona chi tie (pli bona ol en la vilagho de Mirejo en Svislando !) Nia skajpnumero estos tiu de Mirejo : mirejo1. La plej favora momento en la tago estas inter la 19a horo kaj la 20a 30. La horo en Benino estas la sama kiel en Francio, Germanio…(GMT+1/ UTC+1 )

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Chiuj aùdis kun granda zorgo pri la akcidento de Adjévi Adjé en julio kaj pri lia longa restado en diversaj malsanulejoj. Nun li estas hejme, rete tre aktivas kaj ankoraù bezonas flegadon. Shajnas, ke li povos alveni buse al Kotonuo por la Kongreso. Ni certe fotos lian alvenon ! Ech se li devas resti sidanta dum siaj paroladoj kaj gvidado de la kongresa programo, ni aùdos lian vochon kaj kaptos liajn pensojn ; tio ja gravas.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La tuta evento okazos en kulturcentro JoCa, krom la malferma ceremonio.
Tiu ceremonio okazos en hotelo Havre de Paix.
Kelkaj kongresanoj tranoktos en tiu hotelo. Ni zorgos por transporto inter la du ne foraj lokoj.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Rilate al la malferma ceremonio invitiloj koloraj kun logotipoj de UEA kaj de SSB pretas, ili estas koloraj.
Ni sendas ilin en tiuj nunaj tagoj.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nuntempe ni nombras 40 aliĝojn.
Venos al Kotonuo personoj el 12 landoj.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni ricevis salutmesaghojn el 30 landoj !!
Ni selektis 6 inter multaj kaj laùtlegos ilin dum la malfermo.
Ni ricevis salutmesaghon de la prezidanto de UEA, de la vic-prezidanto de UEA, de la prezidanto de SATamikaro, de la prezidanto de TEJO. Ni laùtlegos ilin dum la malfermo.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La kongresa libro en digitala formato atingis la presejon.
La posedanto de la presejo nomighas Sinjoro Dometo !!

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazos AKE per

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.
La tri organizaj establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, komentojn, salutmesaghojn,  bv uzi ĝin !!

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere subtenas nian Kongreson.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La KOKo tre antauĝojas akcepti vin en Kotonuo !!!


xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire