mercredi 18 décembre 2013

KOTONA GAZETO numero 6

KOTONA GAZETO 

2013-12- 13     numero 6

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

ZAMENHOFA FESTO EN KOTONUO
La Kongresa  Organiza Komitato (KOKo) kunvenis la unuan de decembro, partoprenis 4 el ghiaj membroj.
La KOKo kunvenis la okan de decembro, partoprenis 5 el ghiaj membroj.
La 15an de decembro okazos denove laborkunsido de KOKo, tamen en festa etoso pro la Tago de Zamenhof. Eble aliaj esperantistoj el Kotonuo venos kaj kunfestos.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.
La tri organizaj establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, komentojn, salutmesaghojn,  bv uzi ĝin !!
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Giganta subteno venis el FRANCIO : 1300 EUR
 La rodanalpa federacio subvencias la partoprenon de unu afrikano.
Diversaj kluboj kaj individuoj donacis monon por nia kvina AKE.
Grandega danko al chiuj !!!
Grandega danko iras al Esperanto France, kiu informis siajn membrojn pri la evento kaj kolektis la monon.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nuntempe ni nombras 34 aliĝojn.
Venos al Kotonuo personoj el 11 landoj.

Laù nia scio nun 4 membroj de Afrika Komisiono (el 7) cheestos.

La ĝenerala kaso de la kongreso, el kiu ni pagos la muzikistojn por la nacia vespero, la presiston de la kongresa libro, la luon de la salonoj, bezonas subtenon ankaŭ.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazos AKE per

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

La aliĝilo troviĝas en la Kotona Gazeto 3.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni petas la ricevontojn de tiu dokumento diskonigi ĝin ene de la Landaj Asocioj, lokaj kluboj k.s.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La KOKo tre antauĝojas akcepti vin en Kotonuo !!!


xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire